Raporto pri la renkontiĝo en Ellwangen kaj regiono je la 11a de januaro
Estas la jaro 2003, la romianoj longe estas for, sed oni povas vidi romiajn restaĵojn, ekzemple en la regiono de Ellwangen kaj Aalen. Malgranda grupo renkontiĝis en Aalen por esplori la regionon kun la “patrino” Inge. Ni trovis lignajn restaĵojn de la malnova landlimo kaj ĝia unua pordo. Post malgranda vojaĝo ni trovis preĝejeton kun fama altaro el la rara materialo fajenco. Ni pluvojaĝis al la fama ĉevalfoiro de Ellwangen, kiun oni intertempe konstruis. Kune kun la ĉevalfoiro en tiu jaro la unuan fojon okazis malgranda mezepoka foiro. Dum nia ĉeesto ni povis nur malmulte rigardi kaj ĉar estis tagmanĝtempo ni decidis tagmanĝi en malgranda turka restaŭracio. Post la tagmanĝo ni vizitis la urbeton Ellwangen kaj ricevis tute hazarde senpagan urbgvidadon de grupo de maljunuloj, kiuj invitis nin partopreni por viziti la katolikan kaj protestantan preĝejojn, kiuj estas konstruitaj kun iama ŝlosita komuna pordo inter la du domoj. Post la gvidado parto de la grupo jam iris hejmen kaj la aliaj decidis iri al la ondnaĝejo. Post kelkaj horoj ni iris al la fama domo de “patrino” Inge por vespermanĝi kaj poste iri hejmen. Ĉiuj partoprenantoj ĝuis belegan, sed malvarman tagon en belega regiono.
Julia Noe
zurück zur Artikelübersicht