|
Adresoj:
Servoj por membroj:
|
Germana Esperanto-Asocio (GEA), fondita en 1906, estas landa asocio de Universala Esperanto-Asocio.
Tiu ĉi paĝo prezentu bazajn informojn kaj multajn utilajn adresojn.
La membrokunveno de Germana Esperanto-Asocio la 12an de junio 2011 aprobis
la Sunmontajn Gvidliniojn por Eŭropa
lingvopolitiko.
(La nomo "Sunmonta" rilatas al la klerigejo "Haus Sonnenberg" en St. Andreasberg,
kie en septembro de 2010 dekduo de GEA-aktivuloj ellaboris la gvidliniojn.)
Ĉiujaraj internaciaj kongresoj (eksterlandanoj: Bonvenon!):
Subvencioj por familioj, legu jen detalojn!
Komuna Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso
samtempe 89a Germana Esperanto-Kongreso
de la 25a ĝis la 28a de majo 2012 (dum Pentekosto) en la urbo Berlin-Lichtenberg
Kompreneble ne nur Danoj, Poloj kaj Germanoj estas invititaj, sed samideanoj el tuta Esperantujo.
De la tranoktejo en Kaub al la migrovojo "Rheinsteig" kun la vin-urboj Assmannshausen kaj Rüdesheim
kaj ĉe la alia bordo de Rejno tra la Arbaro de Bingen (Binger Wald).
Programo, prezoj, aliaj informoj, elektronika kaj papera aliĝiloj
Atentu: nur 30 litoj rezervitaj, nur kelkaj 1-litaj kaj 2-litaj ĉambroj kun duŝo kaj necesejo
de la 2a ĝis la 7a oktobro 2011, sur la konata migrovojo "Rheinsteig" inter Boppard kaj Kaub.
La aranĝo kun la nomo EMA (Esperantista Migrado Aŭtuna) okazis la unuan fojon.
Dum la tuta tempo oni tranoktis en fiksa hotelo. Venis 22 partoprenantoj el Svislando, Francujo kaj
Germanujo.
Vidi Rejnon de supre estis nekonata amuzo (sed ankaŭ streĉo).
Pro la sukceso GEA preparos venontjare la 2an EMAn. Montriĝis, ke malgranda
grupo por tia aranĝo pli taŭgas. Tial ni limigas la nombron de
partoprenantoj al 30.
Rigardu la malnovan specialan paĝon kun informoj pri la 1a EMA.
Listo de partoprenintoj (pdf, 80 KB)
Videofilmeto de Katharina Kroppenberg pri nia spontana
kanto de Lorelej sur la fama roko
PP-prezentado (10 MB!) pri la migrotagoj de Hermann Kroppenberg
Servo "prelegvojaĝo" por eksterlandanoj
Kiu eksterlanda Esperantisto ŝatus fari prelegvojaĝon tra Germanujo?
Kondiĉoj:
- GEA pagas la enlandajn trajnkostojn
- privata gastigado ĉe lokaj grupoj
- la gasto prezentas interesajn prelegojn
- modesta poŝmono laŭ la financaj ebloj de la grupoj
Atentu:
GEA ne pagas vojaĝkostojn por atingi Germanujon!
La turneon organizas la GEA-komisiito
s-ro Lars SÖZÜER;
vidu la
vikio-paĝon por prelegvojaĝoj
Bankokonto
por membrokotizoj kaj donacoj:
Deutscher Esperanto-Bund e.V.,
konto 8603600, Sozialbank Mainz, bankokodo 550 205 00
IBAN DE59 5502 0500 0008 6036 00 BIC BFSWDE33MNZ
|
Informoj por Esperantujo:
Revuo de GEA:
Institucioj de GEA:
Fondaĵoj:
|