esperanto.de > GEJ > Verein > /·kune·/ > Subtitoloj
Ĉu al vi iam venis la penso: "Jen estas bona filmo. Ĝi havas multajn spicajn kaj tuŝajn momentojn. Sed ĝi bedaŭrinde akireblas nur en la rusa (germana, franca, angla). Estus bone, se ankaŭ Esperante oni povus ĝin ĝui". Ĝuste ĉe tiu demando fondiĝis nia grupo, kiu okupiĝis pri Esperantigo de kelkaj famaj rusaj filmoj, kiujn oni montris dum ĉi-jara IJK.
La unuaj demandoj, ĉu eblas (teknike kaj metode) traduki kelkajn plej famajn E-filmojn, aperis unue en la Esperantoforumo www.e-novosti.info/forumo/index.php. Sufiĉe baldaŭ estis lanĉita aparta projekto pri tradukado de la unua proponita filmo "Ordinara Miraklo".
Komence ni varbis por plej multe da volontuloj, kiuj pretis traduki rusajn subtitolojn, prenitajn de senpaga subtitolpaĝaro. Sed baldaŭ montriĝis, ke komuna volontula laboro de multaj tradukantoj kun tre malsamaj niveloj estas malfacila kaj peniga afero: oni devis multe korekti la tradukojn kaj la rezulta teksto estis tre buntstila. Krome, ofte la traduko de kelkaj frazoj kaŭzis ardan disputon kun tronuancigo de malgravaj aferoj.
Tial pri la sekvaj filmoj la grupo jam ekfunkciis alimaniere: restis nur plej spertaj tradukantoj, kaj unu filmo estis tradukata nur de unu homo, kiu tradukas laŭeble kaj la paroladon, kaj la kantojn. Poste alia, egalsperta homo, provlegas la tradukon kaj esprimas sian opinion, ĉu indas ion korekti aŭ aldoni. Post fina interkonsento inter la tradukanto kaj provleganto la subtitolojn oni pludonas al la teknikistoj.
Tia labordistribuo, kompreneble, postulas pli da laboro de unuopaj homoj kaj sufiĉe altan nivelon de la tradukantoj, sed havas la tre grandan avantaĝon, ke la rezultanta kvalito estas kutime alta.
Aparte de la traduko, aliaj fakuloj okupiĝas pri kompilado de lumdiskoj kaj skribas skriptojn por ĝuste enmeti la Esperantotiparon en la sistemon kaj lanĉi la filmon. Kroma homo pretigas belajn kaj arte produktitajn kovrilojn.
La grupo havas kaj la retliston (www.yahoogroups.com/rffi) kaj la subforumon en la ĉefa forumo. Sed kiel montras la sperto, ilin oni uzas por demandi ion samtempe de ĉiuj homoj. Por rutina traduklaboro tiuj eĉ ne estas nepre bezonataj.
Ĉiuj niaj subtitolitaj filmoj estas en tiel nomata DivX-formato, kio signifas, ke ili havas la kvaliton de lumdiskego (DVD), sed estas kunpremitaj ĝis la grandeco de unu lumdisko. Por tio, se vi havas vian ŝatatan filmon en lumdiskego kaj volas nepre subtitoli ĝin, ankaŭ vi devas konverti la filmon al tiu formato.
Por "haki" lumdiskegon oni uzas kelkajn duonlaŭleĝajn programojn: DVD Decrypter, DVD2AVI, VFAPIConv kaj VirtualDub. Ili ĉiuj estas troveblaj en la reto, kelkaj jam eĉ kune kun la "hakiloj".
La sinsekvo de agoj estas jena: komence kopiu la vid- kaj aŭd-dosierojn el la lumdiskego al via durdisko, ekstraktu bezonatajn por vi trakojn kaj kuntiru ilin en unu aŭd-vidan dosieron. Por tio oni bezonas sufiĉe fortan komputilon kaj ĉ. 4 Gb de libera spaco sur durdisko.
Se vi tamen volas uzi viajn subtitolojn en lumdiskego, vi povas uzi jenajn programojn: www.digital-digest.com/dvd/downloads/showcategory.php?cid=11
Ekzistas du vojoj por akiri subtitolojn:
La subtitolojn oni konservas kiel dosieron en la formato .txt, .sub aŭ .srt kaj redaktas en ajna teksta redaktilo. La formato estas jena:
12 ekrannumero 00:01:12,500 --> 00:01:14,000 la tempintervalo por montri la subtitolojn Teksto la montrata teksto unu malplena linio (por distingi de la sekva)
La tempintervalo estas indikita per komenca kaj fina tempo en la formato: horo:minuto:sekundo,sekundono.
La ekrannumero vere ne tiel gravas, la ludilo ĉiam legas la subtitolojn dekomence kaj uzas la tempinkojn por montri la subtitolojn.
La teksto de la subtitoloj devas okupi ne pli, ol 2-3 liniojn, ĉar ne ĉiuj subtitolmontriloj povas montri plurliniajn subtitolojn kaj oni malfacile povas vidi la bildon.
Jen estas ekzemplo el nia lasta tradukita filmo:
19 00:02:27,600 --> 00:02:30,000 lokoj por pasaĝeroj kun infanoj kaj por handikapuloj 20 00:02:38,800 --> 00:02:42,200 - Sidiĝu, karulino. - Ne, dankon, restu sidanta.
Kvankam BSEPlayer laŭaserte kapablas montri unikodajn simbolojn, ni ne sukcesis ekfunkciigi tion. Pro tio ni uzis specialan Esperantotiparon, kiun ni instalis en la sistemon. Ekzistas multaj Esperantotiparoj, kiuj plejparte havas verajn ĉapelitajn literojn anstataŭ neuzataj en E simboloj "q", "w" ktp. Tamen en ĉiu nia lumdisko estas troveblaj ankaŭ la subtitoloj en Unikodo kaj X-skribo.
La tiparon eblas trovi ekzemple ĉi tie: jeff.cs.mcgill.ca/~luc/esperanto.html
Por instali la tiparon en la sistemon sufiĉas simple kopii ĝin en la dosierujon "Windows/Fonts".
La plej popularaj du programoj por montri subtitolitajn filmojn estas Light Alloy kaj BSPlayer. La lasta estas preferata, ĉar ĝi havas interfacon tradukitan al Esperanto.
En ajna okazo oni uzas du dosierojn: la filmon en MPEG-formato kaj simple enŝalteblajn subtitolojn, kiujn oni legas de aparta .srt- aŭ .txt-dosiero.
La skripto, kiu instalas la tiparon en la sistemon kaj aŭtomate lanĉas la ludilon, estas kutima Vindoza .bat-dosiero, kiu havas du liniojn:
copy tiparnomo %windir%onts iparnomo start "ludilo subtitoloj"
Se oni bezonas pli intelektan skripton, oni povas uzi la programon SOMScript.
Scenaristo, (ĉef)reĝisoro, (ĉef)kameraisto, (ĉef)pentristo, komponisto, sonreĝisoro, ŝminkisto, muntisto, kostumisto, specialaj efektoj, redaktisto, konsilanto, produktinto (ĉefrespondeculo).
La kerno de la grupo, kiu okupiĝas pri produkto (sed ne distribuo!) de la lumdiskoj kun Esperantaj subtitoloj, konsistas nur el 4 homoj. Preskaŭ ĉiu homo okupiĝas pri kelkaj aferoj: tradukas, korektlegas, teknike helpas, sed tamen la ĉefa labordistribuo estas jena (alfabeta ordo):
Krome, komence al la traduko kontribus sekvaj homoj:
Ni jam tradukis 5 filmojn:
La filmoj baldaŭ aĉeteblos en la libroservo de EsperantoLand.de.
Ĝus hieraŭ ni tradukis sekvan filmon "Operaco Ŭ". Baldaŭ ĝi aperos kiel lumdisko kaj estos montrata dum la Novembra Esperanto-festivalo "StRIGo-10", kiu okazos en Niĵnij Novgorod de la 5-a ĝis la 8-a de Novembro 2004 (www.e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=1115)
Dume ni prilaboras la faman rusan filmon "Magiistoj".
Rusa Filmtraduka Teamo Fulmo
Lasta ŝanĝo: 2005-09-02