Plenpreze unuope, spontane kaj unudirekte vojaĝi per rapidtrajnoj en Germanio multekostas. Jam ekde biletprezo de 15 EUR por la unua persono la dua ĝis kvina pagas nur la duonan prezon, jam je unudirekta bileto. Eĉ la fervojo mem helpas vin trovi kunveturantojn: http://www.bahn.de/pv/view/home/info/mitfahrerboerse.shtml (eble por malhelpi al aliaj tiaj organizoj?).
Aldone al tio oni perdas sian vojon en ĝangalo da komplik-kondiĉaj rabatoj. Ni vidu kelkajn interesajn.
La plej ruza ŝparmetodo, se vi estas ne tro multope, estas simpla: Afable
alparolu homojn en la trajno "Ĉu vi
veturas per semajnfina bileto?" Se ili jesas, demandu
kare ĉu vi rajtas kunveturi per ĝi. Funkcias tre ofte. Kaj se ne: La
semajnfinan bileton eblas aĉeti
en la trajno, sed estas iom pli kosta. Mem alparolu la kontroliston antaŭ
ol tiu venas al vi, parolu pri
longaj vicoj aŭ nefunkciantaj biletaŭtomatoj. Tiam ofte kostas same,
kiel en la stacidoma kaso.
Ankaŭ se via trajno venas de eksterlando oni ofte nur postulas la
normalan prezon.
Vi plej ŝparas uzante la semajnfinan bileton, germane "Wochendticket", plennome "Schönes Wochenende-Ticket". Ĝi validas aŭ sabate aŭ dimanĉe de la 0-a horo ĝis la 3-a nokte sekvonttage. Dum festotago ĝi nur validas, se estas ĉiukaze sabato aŭ dimanĉo.
Per ĝi vi rajtas por unueca prezo (momente 28 EUR) sola ĝis kvinope uzi
ĉiujn lokajn trajnojn. Do, vi ne rajtas uzi ekz. ICE, IC, IR,
D, sed nur S, RE, SE, CB, IRE ktp.
Tiel eblas veturi tra la tuta lando, sed - ĉar eblas uzi nur lokajn
trajnojn - kun multaj ŝanĝoj. Ofte necesas jam frumatene
eki, ekzemple ĉe la landlimo, por entute povi certe atingi vian celon.
La horaron eltrovu ĉe
http://reiseauskunft.bahn.de, kie
eblas elekti ankaŭ la anglan, francan aŭ italan lingvojn.
Tie sube ĉe "Verkehrsmittelwahl" elektu "nur Nahverkehr", por ke ĝi
montru nur lokajn trajnojn.
Se vi volas/devas veturi dum la semajno: En ĉiuj federaciaj landoj ekzistas la tiel nomataj landaj biletoj, germane "Länderticket". Ofte ili validas en pluraj federaciaj landoj, malgraŭ iliaj nomoj kiuj enhavas nur la nomon de unu federacia lando. Ekzemple la "Schleswig-Holstein-Ticket" ankaŭ validas en "Mecklenburg-Vorpommern" kaj reciproke. La "Niedersachsen-Ticket" inkluzivas Bremen. Tiuj tri validas en Hamburg, kiu ne havas propran. La "Sachsen-Ticket" validas krom en Sachsen ankaŭ en Sachsen-Anhalt kaj Thüringen kaj reciproke.
Por 21-25 Eŭroj vi rajtas ĝis kvinope uzi ĉiujn lokajn trajnojn ene de
1
ĝis 3 federacia(j) lando(j), ekde la
9a horo matene ĝis la 3a nokte venonttage. Se estas festotago dum la
semajno vi jam rajtas ekveturi je la o-a horo.
En kelkaj landoj eblas kontraŭ krompago uzi ankaŭ mezrapidajn trajnojn.
Landa(j) bileto(j) ofte nur indas, se vi estas kelkope. En kelkaj landoj
ankaŭ estas 1-persona variaĵo, ekz. en Niedersachsen por 15 EUR.
Por landaj kaj semajnfinaj biletoj: Kion fari je malfruoj kaj maltrafitaj trajnkonektoj? Vi jam dum la eltrovo pri la horaro antaŭvidu, ke vi foje dum multaj ŝanĝoj, povas maltrafi trajnon. Ekveturu frue (ne per la lasta ebleco!). Kaj jam kiam vi elektas la horaron, eltajpu ne nur "vian" trajnkonekton, sed ankaŭ de ĉiu de la ŝanĝstacidomoj kelkajn pli malfruajn trajnkonektojn al via celo. Alikaze post maltrafo povas okazi, ke eltrovante pri nova konekto, vi maltrafas la venontan. En la trajno, se ĝi malfruas, ĉiam diru al la biletkontrolisto, kiun konekton vi havas, por ke tiu zorgu pri tio, ke via konekttrajno atendu, se eblas. Se vi tamen maltrafis vian trajnon, estas bona ideo dum la atendotempo lasi atesti la malfruon sur via bileto. Tion faru la fervojisto kun la ruĝa ĉapelo sur la kajo, aŭ petu en la biletgiĉeto se vi trovas malfermitan. Foje ili kompatas vin kaj vi rajtas uzi pli rapidan trajnon, por ke vi ne devu tranokti ie.
Simile kiel en aviadilo eblas antaŭmendi tien-reen-bileton kiu nur validas je fiksitaj tago kaj horo. Ĝi donas 25% aŭ 50% da rabato. Inter al- kaj reveturo devas esti nokto de sabato al dimanĉo. Tio nur funkcias en rapidaj trajnoj (kiel IC kaj ICE) ekde 101 km. Komparu la prezon kun uzo de lokaj trajnoj - tie la plena prezo malpli altas, vi eble sen rabato pagas nur iom pli. Sed vi ne semajnojn antaŭe devas fiksi la datojn kaj horojn, tien kaj reen.
La "Plan&Spar"-biletojn necesas mendi teorie minimume tri tagojn antaŭe, praktike jam multe pli frue (ekz 2 monatojn!) ĉar la lokoj frue elĉerpiĝas, almenaŭ por tiu prezo. La lokoj kun 50%-a rabato unue elĉerpiĝas, alia diferenco ne estas. Eblas poste ŝanĝi la tagojn kaj horojn kontraŭ 15 EUR, sed nur laŭ la tiam ankoraŭ haveblaj biletprezoj.
Se ili estas menciitaj en la sama bileto(!), ĝis 4 kunveturantoj aldone al la 50%a (aŭ 25%-a) "Sparpreis"-rabato ricevas aldone 50%-an kunveturantan rabaton. Do havas 75%-an respektive 62,5%-an rabaton.
Atentu pri kelkaj "Plan&Spar" por eksterlando - ili ofte sur la germana parto de la vojaĝo donas nur 25%-an rabaton! Prenu unu germanan bileton kun "Sparpreis 50" kaj alian "Plan&Spar"-bileton por la ekstergermana parto. Nepre ne maltrafu la indikitan trajnon, ĉar la kontrolisto alikaze enkasigos la plenan prezon, plus puno! Se vi maltrafas pro malfruo de alia trajno: ne gravas, vi rajtas uzi alian trajnon. Pli facilas kun atesto pri malfruo sur via bileto.
Ekzistas rabatkartoj por 25 kaj 50% da rabato. Ekz. "BahnCard 25" donas
dum unu jaro 25% da rabato kaj kostas po persono
50 EUR. Se vi havas almenaŭ unu infanon (0 ĝis 14 jaran), via partnero
nur pagas 5 Eur, same infanoj de 6 ĝis 14 jaraj.
Teorie necesas atesto pri germana infanmono, sed ili kutime akceptas
ankaŭ aliajn pruvilojn, almenaŭ de negermanoj.
Kunportu ĉion, kion vi trovas, kaj montru ĝis ili rezignas.
Vi ne devas veturi kune, ĉiu persono ricevas sian "BahnCard". Dum la
mendo necesas doni bildon. Unue ili donas provizoran karton. Poste ili
sendos la veran karton kun bildo al vi.
Se infano ĝis 14 veturas kun gepatro(j) aŭ geavo(j) _kaj_ estas menciita
en la bileto(!), ĝi pagas nenion.
Ĝis fine de septembro 2004 (aĉetotago de la bileto) eblas kombini
BahnCard 25 kun "Plan+Spar". Tiel la maksimuma rabato
estas por la unua persono 62,5%, por 1 ĝis 4 pliaj personoj 81,25%.
BahnCard50 donas kutime 50% da rabato, escepte de kelkaj regionoj, ekz. ene de Schleswig-Holstein/Hamburg nur 25%. (Tial, se vi volas tien, aĉetu bileton de "Stelle", en Niedersachsen antaŭ Hamburg aŭ tra "Herrenburg", oriente de Lübeck.) Sen antaŭa decido pri konkreta trajno. Ĝi kostas 200 EUR, rabatite (partnero, studento sub 26) 100 EUR por unu jaro.
Kunveturantoj (unu ĝis kvar) de BahnCard50-havanto ankaŭ ŝparas 50%, se ili ĉiuj uzas komunan bileton. La nomoj de la kunveturantoj ne gravas. La kunveturantoj ja ĉiukaze pagas 50%, kaj pro BahnCard50 ankaŭ la unua pagas la duonon.
Ekde ĉ. 101 km eblas aĉeti enlandajn trajnbileton pere de la interreto.
Vi bezonas aŭ BahnCard aŭ kreditkarton,
kaj tiu karto kaj ĝia posedanto devas kunvojaĝi(!). Vi mem eltajpas vian
bileton (PDF-formato) kaj pruvas ĝian
validecon per tiu karto. Eltajpo sur papero gravas, ekz. montri sur la
ekrano de via komputilo ne sufiĉas.
(Kia stultaĵo, eble ĉar tiam mankas io por stampi al ili . . . )
La semajnfina kaj la landaj biletoj ankaŭ validas en multaj enurbaj busoj, tramoj ktp. Nekompleta listo estas ĉe http://www.bahn.de/pv/view/angebote/sparen/schoenes_wochende_ticket.shtml. Biletoj por distanco de pli ol 100 km validas ankaŭ en la loka transporto en ĉ. 50 urboj. Se vi bonŝancas kaj la celo de via vojaĝo estas unu el tiuj urboj, vi rajtas tie uzi la lokan transporton senkoste. Se vi havas tien-reen-bileton, ankaŭ je via forveturtago al la stacidomo. Demandu ĉiam kaj ŝparu.
Troviĝas multaj specialaĵoj, ekzemple: la semajnfina bileto validas en kelkaj ĉelimaj regionoj en Bohemio (parto de Ĉeĥio). Kelkaj limstacidomoj en eksterlando, ekz. Basel Bad, Kufstein aŭ Salzburg apartenas ankaŭ al la germana biletsistemo.
Ne miru, se vi ne komprenis ĉion tuj, oficistoj ĉe la biletgiĉetoj ankaŭ ofte ne scias. Tiam vi sciu pli bone kaj insistu!
Mi zorge kontrolis ĉion, sed la informoj rapide ŝanĝiĝas. Tial mi nek
povas priskribi ĉiujn rabatojn nek garantii ke ĉio (ankoraŭ) ĝustas.
La prezoj estas de februaro 2004.
Aktualajn informojn, ankaŭ pri multaj porokazaj rabatoj, trovu ĉe
www.bahn.de aŭ
ekde aprilo ĉe www.esperanto-andi.de
Bonan vojaĝon deziras (kaj plu klarigas se vi ne komprenas ion):
Andi Münchow, helpe de Kai Pöhlmann