Karaj kun(e)homoj,
en 1984 mi dediĉis mian liberan
legadon al la verkaro de Orwell kaj de
aliaj utopiaĵoj ekde la „Politeia" de
Platono (427-347 a. Kr.), kun sekva
ISo-prelego. Mi aĉetis ĉion ajn, kio
estis havebla tiukoncerne kaj,
kompreneble, oni tiam ne preteriras la
anglan aŭtoron H.G. Wells (1866-
1946). Mi legis liajn utopiaĵojn kun
multe da intereso, kaj mi konstatis, ke
ankaŭ liaj neutopiaj verkoj estas
legindaj, kaj kiam mi vidis en
universitata moderna brokantejo tutan
kolekton je bona prezo, mi kunportis
ĝin hejmen. Intertempe mi legis du, tri
da ili kaj ĵus nun mi trovis la tempon
daŭrigi la konatecon. Temis pri „Mr.
Britling Sees it Through" de 1916. Mi
cetere neniam estus riskinta fari
frazon tian uzante la anglan lingvon,
ĉar ĝi ŝajnis al mi sufiĉe germaneca
laŭ la modelo de rektaj tradukoj, per
kiuj ni amuziĝis inter ni lernejanoj, sed
mi ankaŭ mire devis lerni, ke „I know
not." en la tempo de Charles Dickens
(1812 – 1870) estis tute regula bona
angla frazo.
Pro kio la mencio de mia legado? - Mi
konstatis, ke H.G.Wells mencias
Esperanton ne nur preterirante, mi
neniam vidis ie aludon pri tio. Mi
decidis traduki kelkajn citaĵojn kaj unu
iom pli grandan parton, kio eble estas
interesa por vi. Mr. Britling estas
bonstata aŭtoro sufiĉe simila al H. G.
Wells. En lia domo vivas germano,
Herr Heinrich, kiel la doma edukanto
de la du pli junaj el liaj filoj. Herr
Heinrich estas Esperantisto kaj la tuto
okazas en 1914, do en la jaro de la
komenco de la Unua Mondmilito. Herr
Heinrich estas per la milito malhelpata
iri al la Universala Kongreso en
„Bulonjo sur Maro". La unua kongreso
en Bulonjo (1905) estis tiel
atentoveka, ke Wells memoras tiun
lokon anstataŭ la veran planitan en
Parizo 1914, kiu ne okazis pro la
milito. Tiu planita kongreso en Parizo
jam havis la rekordan aliĝonombron
de 3739 personoj, tio estas pli ol la
duoblo de la plej multnombraj
ĝistiamaj. La postaj Universalaj
Kongresoj estis en San-Francisko,
dum la milito, 1915/163 (jaro/partoprenintoj),
en Hago 1920/408 kaj
Prago 1921/2361. Pli multajn aliĝojn
havis nur Nurembergo 1923/4963,
Budapeŝto 1966/3975, Varna
1978/4414, Budapeŝto 1983/4834,
Varsovio, la jubilea, 1987/5946. Se vi
analizas, vi konstatas, ke la monujo
de la Esperantistoj sufiĉe influas la
nombron de partoprenantoj en UK-oj.
Estas ja ankaŭ interese, kiel anglo en
la jaro 1914 vidas la germanon de la
jaro 1914, kiu estas iom „tipa",
kompreneble. Oni vidas iom ridetigan,
naive sincerecan, fervoreman homon
kun okulvitroj, kiu estas laboranta je
sia doktora disertacio, posedante
kompreneble violonon kaj multajn
librojn, kaj kiu sindediĉe edukas
sciuron „Billy", kiun la knaboj
neglektis. Montriĝas nur poste, ke li
amas ne nur sian sciuron; sed dum la
ekscitigaj tagoj, kiam li devis hejmeniri
por militservi, malkaŝiĝas, ke li amas
ankaŭ la filinon de la vilaĝa
gastrejestro (kie li verŝajne havis sian
regulan bieron, kompreneble).
Legante mi ĉiam havas ĉe mi
krajonon kaj kartotekajn kartojn, por
ke mi povas noti kaj retrovi, kio al mi
ŝajnas interesa, kaj Esperanto,
kompreneble, estas interesa. Herr
Heinrich videble estas „finvenkisto". -
Do, kelkajn citaĵojn komence kaj iom
pli longan citaĵon pri la decida tempo
de la komenco de la milito en la
venonta kajero. Do, jen la unua
mencio de Esperanto:
Li [Herr Heinrich] klarigis, kiel li
intencis prepari sian disertacion, kaj
kiel ĝi estos akceptita, pri sia
soldatservo kaj pri la diversaj stacioj
tra kiuj li, unu post la alia, atingos la
laŭordan vivon de profesoro, kio estis
lia celo. Li konfesis ioman mankon en
sia intereso por filologio, sed, li diris:
"Estas tio, kion mi devas fari." Kaj tiel
li farus por sia tuta vivo. Kio koncernis
lin mem, li interesiĝis pri mondcivitaneco,
pri Esperanto kaj Ido kaj
universalaj lingvoj, kaj similaj atakoj
kontraŭ la bariloj inter homo kaj homo.
Sed la hejmaj aŭtoritatoj ne favoris
kosmopolitajn ideojn, pro tio li
apudmetis ilin. „Ĉi tie estas kvazaŭ ne
ekzistas aŭtoritatoj." li diris kun iom da
envio.
Post matenmanĝa interparolo pri la
bombatako en Sarajevo :
„Bonvolu! [Herr Heinrich ĉiam
komencas siajn demandojn per
„bonvolu" - ankaŭ en Skandinavio
germanoj estas karakterizitaj per tio –
ili mem simple ekparolas] Ĉu tio ne
signifas militon?"
„Mi kredas, ke ne. Aŭstrio eble
avertos Serbion, sed evitos provoki
konflikton kun Ruslando. Tio tro
proksimigus la pulvoturon." ...
„Kompreneble mi iom timas, ĉar mi
posedas biletojn por miaj ferioj ĉe
Esperanto-konferenco en Bulonjo."
Denove dum matenmanĝo Herr
Heinrich komencas sian
konversacion, kiu ĝenerale precipe
konsistas en demandoj per:
„Bonvolu!" li diris iom malheligante
sian ruĝetan koloron kaj iom turnante
sin al Mr. Britling. Aspekto de
rezignacio aperis en la okuloj de Mr.
Britling. „Jes?" diris tiu. - „Mi ne
kredas, ke estus saĝe teni miajn
biletojn por la Esperanto-konferenco
en Bulonjo. Ĉar mi opinias, ke estos
milito inter Aŭstrio kaj Serbio, kaj ke
Ruslando militatakos Aŭstrion."
„Povas okazi. Sed mi kredas, ke tio
estas neverŝajna."
„Se Ruslando atakos Aŭstrion,
Germanio atakos Ruslandon, ĉu ne?"
„Ne, se ĝi estos prudenta", diris Mr.
Britling, „ĉar tio enmiksigus Francion."
„Pri tio mi demandas. Se Germanio
militiros al Francio, mi devus iri
hejmen por fari mian soldatservon.
Tio signifus multon da malkomforto
por mi."
„Mi ne povas imagi, ke Germanio
faros ion tiel stultan kiel estas ataki
Ruslandon, tio enmiksigus ne nur
Francion, sed ankaŭ nin."
„Anglion?"
„Tutcerte, ni ne povas permesi, ke
Francio falos. Tio estas afero tiel klara
kiel la taga lumo. Tiel klara, ke ĝi ne
povos okazi ... Ne povos ... Escepte
se Germanio volas universalan
militon."
„Dankon", diris Herr Heinrich pli
obeeme ol sekurigite.
[La afero ŝajnas iom trankviliĝi kaj]
Herr Heinrich sendis post iom da
dubo sian aliĝilon kaj la antaŭpagon
por la Esperanto-konferenco en
Bulonjo ...
Do, tio por nun, venontfoje sekvos
iom pli longaj citaĵoj.
Ĝis! (Dirk Willkommen)
zurück zur Artikelübersicht