Kion fari post la lernejo?
Eble studi vestaĵteknikon!
Saluton! Ĉu ankaŭ al vi proksimiĝas la fino de lernejo kaj viaj gepatroj, parencoj, kunuloj daŭre demandadas vin pri via estonteco?
Certe vi povus poste vojaĝumi kaj ripozi de la lernejstreĉiĝo aŭ fari iun utilan staĝon.
Aŭ pripensi kion laboras viaj gepatroj kaj ĉu tio plaĉas al vi … aŭ … studi vestaĵteknikon!
Se vi ŝatas vestaĵon, praktikan laboron, teknikon, ekonomion, natursciencojn - daŭrigu legi.
Vestaĵtekniko plaĉas al mi ĉar ĝi estas tiom diversa, riĉa sed tamen klara kiel scienco kaj ĝi estas instruata ĉe la fakuniversitato.
Unue mi eklernis profesion de tajloro - kio validas kiel kondiĉo komenci la studadon.
Se oni ne jam havas vestaĵprofesion oni devas fari 12 semajnan staĝon.
Kiam mi komencis studi tuj plaĉis al mi la atmosfero de fakuniversitato.Vi havas agrablan kontakton kun la instruistoj (kiuj eĉ konas vian nomon!), bonekipitajn laboratoriojn, kaj ne tre grandan klason, kun kiu vi kune studas ĝis la fino. Kvankam kelkfoje vi sentas malliberecon, pro lernmaniero, kiu similas al tiu en lernejo, vi kutime finas studi akurate - post 8 semestroj.
Unu el la avantaĝoj ĉe la fakuniversitato estas, ke vi vere povas (devas!!!) elprovi kiel funkcias mekanismo ekzemple de elektrika tondilo aŭ kiel kolorigi ŝtofon aŭ kudri vestaĵon. Por tio ekzistas kelkaj laboratorioj: la komputila laboratorio, kie oni lernas krei ŝablonojn kaj organizi produktadon per komputila programo, la kemia laboratorio (por analizi ŝtofojn) kaj la fizika laboratorio. La kudrolaboratorio, kie oni lernas ŝpareme uzi materialon kaj kiel funkcias specialaj maŝinoj (por ekzemple fari butontruon) aŭ povas fari vestaĵon por si mem. La triklaboratorio , kie troviĝas cirklotrikmaŝino (Rundstrick-maschinen), kaj laboratorio kun lavmaŝinoj, brodmaŝinoj kaj gladmaŝinoj. Kompreneble oni ankaŭ rajtas interalie uzi la preslaboratorion de vestaĵkreistoj (Designer) aŭ la fotolaboratorion de varbmaterialkreistoj (Mediengestalter).
En la programo estas ĉiam planitaj prelegoj kune kun eksperimentoj kaj vi laboras dum unu praktika semestro en vestaĵfirmao.
Do - kio povus esti via profesio post 4-jara studado?
La eblecoj estas multaj kaj tute diversaj, ekzemple: ŝablonkreisto, kontrolisto de kvalito, instruisto en profesia lernejo, konsultanto de firmaoj aŭ kunlaboranto en aĉetado - oficisto aŭ memstarulo…
La nuna situacio estas, ke inĝenieroj estas serĉegataj kaj eĉ dum la staĝado aŭ lasta semestro vi kutime trovas estontan laborlokon.
Vestaĵtekniko estas instruata en Berlino (www.fhtw-berlin.de), Hamburgo (www.haw-hamburg.de), Mönchengladbach (www.fh-niederrhein. de), Albstadt-Sigmaringen (www.fh-albsig.de) kaj Reichenbach (www.fh-zwickau.de).
Stephanie Hanisch
zurück zur Artikelübersicht