Salvador Dalí

Kia strangulo estis tiu homo!!!

Li estis granda verkisto, ĉefe pentristo, kun grandiozaj lipharoj. Imagu, jam havante 16 jarojn li diris pri si mem: “Vi vidos, iun tagon mi apartenos al la plej bonaj kaj famaj verkistoj de la tuta mondo!”. Salvador Dalí estis tre memfida kaj li aprezis sian propran fantazion. Multaj homoj diras, ke li estis freneza. Se vi nur rigardas liajn pentraĵojn, vi rimarkas, ke ili ne estas tre realismaj. Ili enhavas strangegajn formojn kaj kelkfoje sarkasmajn kaj makabrajn elementojn. La reagoj de la spektantoj estas tre diversaj: Aŭ oni rapide forturniĝas de la bildo, ĉar ĝi estas simple tro aĉa, aŭ oni devas ege ridi … Eĉ se vi ne konas Dalí, vi rimarkas post tiuj malmultaj frazoj kiujn vi ĵus legis pri li, ke li havis tute specialan stilon. Li inventis la stilon nomatan surrealismo.

Salvador Dalí Antaŭ ne longe mi vizitis lian muzeon.

Ĝi situas proksime de Barcelona, en la eta sed ĉarma urbeto Figueras. Tio estis la urbeto, kie Salvador Dalí naskiĝis kaj mortis (1904 - 1989). Fakte, li mem elektis tiun lokon por sia muzeo, kiu estis iam granda teatrejo. La muzeo nomiĝas ‘Teatre-Museu Dalí’. Sed diru al mi, ĉu vi iam konstruus mem muzeon por vi mem kaj nomus ĝin per via propra nomo?! Dalí jes! Li do estis tre certa pri si mem kaj montris tion al ĉiuj. Lia muzeo estas grandioza verko, ĉar li povis elekti la lokon por ĉiu sia pentraĵo aŭ alia objekto; do ĉio estis realigita laŭ lia plaĉo. Ekzemple li metis sur la muzeon hometojn el ŝtono, sur kies kapoj gluas grandaj panoj (Baguette)! Imagu, sur la tegmenton de la muzeo li metis terure grandajn ovojn … Mi havis la impreson, ke dum ĉiu sekundo povus naskiĝi malgranda, dolĉa dinosaŭro. La tuta muzeo estas plena da surprizoj kaj vi ne malofte ekhavas grandajn okulojn kaj jam antaŭĝojas la sekvan angulon, malantaŭ kiu atendas vin tute nova fantastaĵo. Mi ofte staris dum iom da tempo antaŭ liaj verkoj kaj simple ridis … ĝis venis la larmoj ... jam la homoj komencis iomete strange rigardi min, sed ilia ago ja estis stulta, por kio ili rigardis min, ili pli bone rigardu la bildojn!!! Kaj mem eltrovu, kiajn komplete frenezajn kreaĵojn enhavas la verkoj de Dalí …

Kore salutas vin, Aneta

zurück zur Artikelübersicht