Svislando aliĝos al la Unuiĝintaj Nacioj

Svislando estos la unua lando en la 21a jarcento kiu aliĝos al la Unuiĝintaj Nacioj. Nu, entute ĝi estos la 190a lando, do la lasta krom Vatikano. Sed tio ne gravas, malfrue estas pli bone ol neniam, kaj jam de longe Svislando estas membro de multaj bonfaremaj suborganizoj de UN, kiel UNICEF, UNHCR ktp.

Je la 3a de marto, post interesa voĉdon-batalo, malgranda plimulto de la svisa popolo (54,7 %) kaj de la kantonoj (12 kontraŭ 11) finfine decidis pri la aliĝo al UN. Ankoraŭ en 1986 aliĝo estis malakceptita okaze de sama voĉdono.

La dekstraj kontraŭuloj timigis ke Svislando perdos sian neŭtralecon aliĝante al UN. Malprave, ĉar fakte en UN ni rajtos uzi unu el niaj propraj lingvoj, la francan! Do ni ne bezonas submeti nin lingve al iu ajn imperialisma kulturo, eĉ se Esperanto ne estas akceptita lingvo. Sed bedaŭrinde antaŭvideblas, ke svisgermanlingvaj delegitoj emos uzi la anglan anstataŭ la francan. Do eble ni ja perdos nian neŭtralecon. Tamen tio ne estos la eraro de UN, sed de Svislando mem.

Maldekstraj kiel dekstraj partioj prave kritikis la organizon de la Unuiĝintaj Nacioj pro la manko de demokratio. La ĉefa kritikpunkto estis la konsilantaro de sekureco kun ties daŭraj membroj, ties potenco kaj ties rajto de malpermeso. La signalvortoj de la malfermitaj maldekstruloj do iĝis: "Jes al UN, sed nur aliĝo ne sufiĉas!"

En Svislando nur la popolo havas la rajton de malpermeso (referenduma rajto) pri iu ajn leĝo decidita parlamente. Voĉdono peteblas per la subskribo de nur 50 000 (ĉirkaŭ 1 %) civitanoj. Iu ajn ŝanĝo de la konstitucio ankaŭ ĉiam endigas popolan voĉdonon kaj peteblas per la parlamento aŭ per la subskribo de 100 000 civitanoj (popola iniciativo). Indas scii ke ankaŭ la aliĝo al UN ne estis registara propono, sed popola iniciativo.

Cetere, jam de pli ol 150 jaroj tiu demokrata sistemo pace kunigas kvar lingvojn kaj kvar kulturojn, kiuj ekstersvislande intermilitis okaze de du mondmilitoj. Pro tio ne surprizas ke Svislando ne aliĝas al Eŭropa Unio, sed - kiel diras humoristoj - atendas ĝis Eŭropa Unio aliĝos al Svislando ...

Benno Frauchiger,
junges esperanto schweiz


zurück zur Artikelübersicht