deutsche esperanto-jugend — Germana Esperanto-Junularo

esperanto.de > GEJ > asocio > donacoj Deutsch

Donacoj al la GEJ

Kiel preskaŭ ĉiuj neprofitaj asocioj ankaŭ la Germana Esperanto-Junularo bezonas donacojn por daŭrigi sian laboron. Kvankam ni ricevas subvenciojn de la Federacia Ministerio pri Junularo por nia internacia laboro, kaj parte ankaŭ por nia naciskala laboro, tiuj ne sufiĉas por ampleksa asocia aktivado.

Al niaj pli grandaj elspezoj apartenas ekzemple la luado de la Berlina Oficejo kaj la sendokostoj por respondi informpetojn. Aldoniĝas la financado de veturkostoj kaj aldonaj kostoj de niaj tute honorofice laborantaj membroj kaj aktivuloj kaj la presado kaj forsendado de nia membrogazeto. Ĉiujn ĉi elspezojn ni devas kovri per niaj propraj rimedoj, por kio uziĝas preskaŭ la tutaj membrokotizoj.

Preskaŭ ĉiuj projektoj nur realigeblas dank’ al donacoj. Interalie ekzemple la novpresado de broŝuroj kaj gluafiŝetoj por la publika agado.

Sed ni ankaŭ bezonas donacojn por niaj longdaŭraj aktivaĵoj:

En oktobro 2004 estis establita la IS-fonduso, kiu ebligas partoprenon de junaj, senrimedaj esperantistoj al la Internacia Seminario.

En Berlino ni intencas iam aĉeti la ĉambrojn de nia Berlina Oficejo en la Berlina Esperanto-domo. Samtempe ni kunlaboras en la tiea Renovigo de la Esperanto-centro.

Por daŭra subtenado de nia laboro oni povas iĝi mecenato de la GEJ, jam ekde jarkotizo de 20 EUR.

Nia laboro povas esti subtenata per ĝeneralaj aŭ per projektrilataj donacoj. Ni estas dankemaj pri ĉiu subteno. Donacoj al nia konto estas impoŝte subtrakteblaj. Je peto ni ankaŭ volonte sendas donac-atestilon.

Lasta ŝanĝo: 2011-02-13