esperanto.de > DEJ > Verein > Dokumente > Repagoj, rabatoj kaj honorarioj
Repagon de la vojaĝkostoj al estrarkunsido de GEJ nur ricevas estraranoj de GEJ kaj de la Estraro invititaj personoj. Ili devas klopodi akiri rabatajn biletojn aŭ akiri kunvetureblecon ĉe Mitfahrzentrale.
La komisionoj de GEJ povas repagi parton de la vojaĝkostoj aŭ ĉiujn vojaĝkostojn de la komisionanoj por vojaĝo al komisiona kunsido nur kadre de la buĝeto de la koncerna komisiono. Kunsido de komisiono povas samtempe kaj samloke okazi al estrarkunsido.
Dum renkontiĝoj, ĉefe la IS, kontribuantoj ricevas rabaton por siaj kontribuaĵoj kadre de la antaue fiksita buĝeto. Pri la buĝeto decidas la estro de la renkontiĝo kun la kasisto de GEJ.
Vojaĝkostoj por kontribuantoj pli aĝaj ol 26 jaroj principe ne estas repageblaj, sed KKRen rajtas kadre de la buĝeto de la renkontiĝo fari escepton.
Rabatoj kaj honorarioj por artistoj estas ĉiam farataj laŭ aparta interkonsento kun KKRen. Kontribuantoj estas kontribuantoj al la programo, organizantoj kaj aliaj personoj, ekzemple prizorgantoj de ekstera informado.
KKRen difinas, kiu estas kontribuanto antaŭ la koncerna renkontiĝo.
Decidita en Köln, la 2an de januaro 1987
Suplemento pri kontribuaj rabatoj decidita en Heggen, la 27an de Oktobro 1990
Renovigita dum la estrarkunsido en Kassel, la 20an de junio 1998
Letzte Änderung: 2004-11-14